Your browser lacks required capabilities. Please upgrade it or switch to another to continue.
Loading…
<<set $parolado to 0>><<set $perfidamo to 0>>Estas normala tago sur la Verda Maro. La akvo dancas, la vento blovas, kaj la suno brilas.
Kaj ankaŭ sur la ŝipo //Ĉesu Paroli!// estas normala tago. Vi estas la kapitano, Barboruĝa la Parolema Pirato, kaj vi babilas senĉese. Ĉiuj aliaj piratoj en la ŝipo devas aŭskulti vin. Iuj uzas <<linkappend "orelŝtopilojn">> (earplugs)<</linkappend>>, iuj parolas pli laŭte, por mortigi vian sonon, kaj iuj simple ignoras vin.
[[Krii "Ĉesu paroli!"|krii ĉesu][$parolado to $parolado + 1]]
[[Demandi "Kial la ŝipo nomiĝas tiel"?|demandi ŝipnomon][$parolado to $parolado + 1]]
[[Paroli pri arto][$parolado to $parolado + 1]]
[[Ĉesi paroli]]Vi krias, "Ĉesu paroli!", ĉar vi volas, ke homoj aŭskultu vin. Sed ili ne ĉesas paroli, ĉar ili ne volas aŭskulti vin. Unu-du piratoj eĉ respondas, "//Vi// ĉesu paroli!"
<<if $parolado gte 2>>En la distanco flugas verda papago.
[[Paroli al la papago]]
<</if>>[[Demandi "Kial la ŝipo nomiĝas tiel"?|demandi ŝipnomon][$parolado to $parolado + 1]]
[[Paroli pri arto][$parolado to $parolado + 1]]
[[Ĉesi paroli]]Vi prenas hazardan proksiman piraton kaj diras, "Memorigu min, <<linkappend "maato">> (mate - subkapitano)<</linkappend>>! Kial ni elektis tiun damne strrrangan nomon por la ŝipo?"
La pirato palpebrumas. "Vi elektis ĝin, kapitano. Ĉu vi ne memoras? Estis pro via rivalo: Kolmarego."
"Aĥ! Aj! Ĥoj! Mi forgesis pri tiu akv'ul'aĉo..."
<<if $parolado gte 2>>En la distanco flugas verda papago.
[[Paroli al la papago]]
<</if>>[[Krii "Ĉesu paroli!"|krii ĉesu][$parolado to $parolado + 1]]
[[Paroli pri arto][$parolado to $parolado + 1]]
[[Ĉesi paroli]]"Arrrto! Mia plej ŝatata temo. Mi ankorrraŭ neniam iris al la Luvro, sed mi certas, ke tiu bela knabino kun la rideto atendas min tie..."
Neniu aŭskultas vin, sed vi daŭrigas paroli al vi mem dum iom da tempo.
<<if $parolado gte 2>>En la distanco flugas verda papago.
[[Paroli al la papago]]
<</if>>[[Krii "Ĉesu paroli!"|krii ĉesu][$parolado to $parolado + 1]]
[[Demandi "Kial la ŝipo nomiĝas tiel"?|demandi ŝipnomon][$parolado to $parolado + 1]]
[[Ĉesi paroli]]"He vi! Papago tie!"
La papago flugas suben al la ŝipo. Ĝi estas longa kaj eleganta, kun belaj verdaj plumoj kaj kurba beko. Ĝi aspektas kvazaŭ iu tre lerta artisto desegnis ĝin.
"Kia maniero saluti min!" diras la papago. "Mi estas via plej kara amiko, ĉu ne estas?"
"Pardonu min, Perfido. Vi scias, ke mi nur ŝerrrcas. Vi estas la plej <<linkappend "fid'ind'a">> (trustworthy)<</linkappend>> papago en la mondo, kaj bonega <<linkappend "peranto">> (intermediary)<</linkappend>> en mia piratumado. Tiel mi nomas vin //Perfido//, antaŭ ĉio."
Perfido la papago trilas feliĉe.
[[Vi aŭdas akran krion de supre.|krio de supre]]Ĉesi paroli vi ne povas, ĉar vi ja estas Barboruĝa, la Parolema Pirato.
<<back "Ho.">>Akra krio sonas de la <<linkappend "gvat'nesto">> (crow's nest)<</linkappend>>, "Hola! Estas io en la distanco! Ho ve, ĝi estas via rivalo, kapitano Barboruĝa!"
Via sango ekbolas. Nur povas esti unu estaĵo: Kolmarego, la kolera kalmaro. Kiom vi malamas tiun fiŝ'aĉon!
La maristoj ĉirkaŭ vi svarmas, kaj prepar'iĝas por batalo.
[[Svingi vian glavon]]
[[Pafi kanone]]
[[Ĉasi Kolmaregon]]
[[Karesi Perfidon]]"Perfido, mia plej fid'inda amiko. Ni ne povas atingi tiun fi'fiŝon de ĉi tie. Ĉu vi ne flugos al Kolmarego kaj trompos lin?"
Perfido <<linkappend "ŝajn'ig'as">> (pretends to)<</linkappend>> pensi dum momento. Tiam li diras, "Konsentite, Barboruĝa. Sed mi atendas mil biskvitojn, kiam mi revenos."
Vi ridetas. La biskvitoj sur la ŝipo //Ĉesu Paroli!// sidas longege en bareloj, kaj tute ne estas <<linkappend "frand'ind'aj">> (appetising)<</linkappend>>, almenaŭ ne al homoj.
[[Lasi Perfidon flugi]]"Kanonistoj!" vi roras. "Ek al la pozicioj! Tri, du, unu... PAFU!"
Viaj oreloj atak'iĝas per eksploda sono kaj la kanonoj glitas aere. Ili sur'akv'iĝas mejlon for de la ŝipo.
Sed ili ne trafas Kolmaregon, kiu nur estas <<linkappend "inkomakulo">> (ink stain)<</linkappend>> sur la horizonto. Li svingas tentaklon, kaj eble faras fian geston de kalmaro. Vi ne certas.
"Damne!" vi krias. "Tio ne funkcios..."
[[Ĉasi Kolmaregon]]
[[Karesi Perfidon]]<<set $perfidamo to $perfidamo + 1>>Vi karesas la molajn plumojn de Perfido, kiu ĉirpas feliĉe.
<<return "Reen al la batalo!">>Vi <<linkappend "el'ing'ig'as">> (unsheathe)<</linkappend>> vian glavon kaj svingas ĝin tra la aero.
Tio havas nenian efikon.
<<back "Reen al la batalo!">>"Vast'igu la mastojn! Plena vento! Antaŭen, antaŭen!"
Viaj submaristoj simple skuas la kapon kaj ridetas sarkasme dum vi spasme krias. Vi tute ne regas la mar'istan ĵargonon, do vi simple krias hazardajn frazojn, kiuj sonas taŭgaj al vi.
La ŝipo <<linkappend "ek'pel'iĝas">> (is driven towards)<</linkappend>> al Kolmarego. Dum iom da tempo ŝajnas, ke vi kaptos ĝin, sed ĝuste en tiu momento, kiam ĝi estas traf'ebla de la kanonoj, ĝi sub'akv'iĝas kaj naĝas for.
"Damne!" vi bojas. "Devas esti alia maniero..."
Perfido tusas kaj mord'et'as vian orelon.
[[Sendi Perfidon al Kolmarego por paroli]]
[[Karesi Perfidon]]Perfido saltas sur vian fingron. Vi dramo'plene ĵetas la manon aeren, kaj Perfido ekflugas.
Dum Perfido punkt'iĝ'as horizonte, vi sendas mesaĝon al la kuirejo de la ŝipo: prepar'iĝu por <<linkappend "mar'aĵ'a">> (seafood)<</linkappend>> bankedo!
Via stomako komencas varmiĝi dum vi aŭskultas la sonojn de sube. Ĉar //Ĉesu Paroli!// ne nur havas tre multan paroladon, sed ankaŭ tre grandajn kuirejon kaj kuiriston. Fakte, la kuirejo <<linkappend "konsistigas sepdek elcentojn de">> (makes up 70% of)<</linkappend>> la ŝipa maso, kaj la grandegaj iloj por la giganta kuiristo ankoraŭ pli pez'ig'as la ŝipon. Estas miraklo, ke vi entute povas flosi.
[[Dume, Perfido flugas al Kolmarego...]]Perfido la papago konas Barboruĝan longegan tempon. Kiam li estis nur papag'id'eto, abandonita de siaj gepatroj, Barboruĝa lin trovis sur dezerta insul'eto kaj aligis lin al sia pirat'aro.
<<if $perfidamo gte 1>>Barboruĝa estis ĉiam bona amiko al la papago, donante multajn karesojn kaj biskvitojn. Jes, li foje estis iom malĝentila, kaj li ĉiam parolis tro multe, sed ĉiu havas siajn malbonajn ecojn.<<else>>Sed Barboruĝa ne ĉiam estis bona amiko. Lastatempe, li multe ignoris Perfidon, kaj la birdo ĉiam kritikis la kapitanon mense. Fakte, li parolis kun la aliaj ŝipanoj, kaj tio estis ĝenerala sento.
<</if>>
[[Kolmarego flose atendas.]]"Nu, jen estas la bird'aĉo," diras Kolmarego, <<linkappend "ŝpruc'ig'ante">> (spraying)<</linkappend>> inkon en la aeron. "Ĉu vi decidis forlasi vian karan kapitanon?"
<<if $perfidamo gte 1>>"Mi neniam forlasos Barboruĝan! Fek' al vi, vi senpluma gadmes'aĉo!"
Kolmarego ĵetas inkon al Perfido, sed la birdo lerte evitas ĝin. "Mi havas almenaŭ //kvaroble// pli da brakoj ol vi kaj via mastro!"
"Kaj ili tute ne utilas! Se vi estas tiel forta, kaptu min!"
[[Perfido reflugas al la ŝipo.|trompo]]<<else>>"Fakte, estas interese, ke vi diras tion... Mi ne sentas min tre kontenta pri Barboruĝa nuntempe. Kion vi povas oferti al mi?"
Kolmarego ridas <<linkappend "kluke">> (with a 'glug'/'cluck')<</linkappend>> kaj bukl'igas unu tentaklon ĉirkaŭ la alia. "Mi pensas, ke mi havas perfektan ideon."
[[Reen al la ŝipo.|perfido]]<</if>>Vi lekas la lipojn kaj rigardas, dum Perfido reflugas al la ŝipo. Sed Kolmarego ne sekvas.
"Perrrfido!" vi blekas. "Kial Kolmarego ne sekvas vin? Ĉu vi ne volis trompi ĝin?"
Perfido rulas la okulojn. "Mi //ja// trompis ĝin. Ĝi ne estas stulta. Mi ne povus diri simple, 'Venu al nia ŝipo!' Mi diris, ke vi volas negoci kun ĝi, meti finon al via rival'eco. Ĝi atendos vin en la malferma maro, kaj vi aliros per boat'eto."
"Sonas terure! Kion mi faros tie, sen'ŝirme?"
"Vi pikos ĝin per via harpuno, evidente."
[["Bone..."]]Vi lekas la lipojn kaj rigardas, dum Perfido reflugas al la ŝipo. Kolmarego kuras post Perfidon, svingante la tentaklojn kiel <<linkappend "naŭ'vosta kato">> (cat o' nine tails)<</linkappend>>. La kalmaro tute ne rimarkas, ke ĝi nun estas trafebla de la kanonoj.
"Kanonistoj, pret'iĝu! Tri, du, unu... PAFU!!"
Vi blekas, kaj la kanonoj pafas. Kolmarego lastminute konscias, kio okazas, kaj plonĝas akven kri'ante. Unu kanonkuglo maltrafas ĝin je nur kelkaj centimetroj.
"Damne! Ĝi estis tiel proksima, kaj mi tamen ne kaptis. Venontfoje, mi venkos vin, mia rrrivalo!"
[[Perfido flugas sur vian ŝultron.|bona fino]]"Ne tiel zorgu, Barboruĝa," li trilas. "Ĉiam estas biskvitoj."
"Duraj, sekaj, sen'sukaj biskvitoj..."
Vi rigardas la aliajn ŝip'anojn, kaj rimarkas, ke ankaŭ ili aspektas tre tristaj.
"Ne montru tiajn vizaĝojn de batitaj hundoj, vi mar'ul'aĉoj! Manĝu viajn biskvitojn kaj daŭrigu labori! Kaj vi tie, mi ne finis mian rakonton pri la Luvrrro..."
Perfido ridas kaj mord'etas la orelon de Barboruĝa. Sed la pirato ne rimarkas tion, ĉar li jam estas profunda en sia unu'flanka dialogo.
Estas normala tago sur la Verda Maro, kaj Perfido estas fidinda papago.
[[FINO]]Dankon pro la ludado! Se vi ĝuis la ludon, bonvolu skribi recenzon ĉe itch.io [ALDONU LIGILON].
Mi faris multe pli longan kaj seriozan interagan fikciaĵon en Esperanto, kiu nomiĝas //[[Alicio en la Kurioza Kongreso|https://verdkorpa.itch.io/kurioza-kongreso]]//. Ĝi estas repensisma versio de //Alicio en Mirlando//, kie vi, Alicio, ĉeestas la plej frenezan Esperanto-aranĝon iam ajn, plena je magio kaj monstroj.
Se vi preferas vidan ludspecon, vi povas ludi la //[[Kastelan Triptikon|https://verdkorpa.itch.io/sen-celloko]]//, triopo da ludetoj kreitaj de mia amiko candle kaj tradukitaj de mi.
Cetere, estas du finoj al ĉi tiu ludo, do ĉiam indas [[reludi...|Enkonduko]]Vi grimpas en boateton, kiun vi tre malofte uzas. Ĝi estas iom lik'ema, kaj odoras je ŝimo.
Kiam vi alvenas, Kalmarego estas duon'mergita en la akvo. Dum mallonga minuto vi simple rigardas unu la alian. Mallonga, ĉar vi estas la parolema pirato, antaŭ ĉio.
"Kion vi volas, Kalmarego? Kion vi povus oferrti al mi?"
"Eble ĉi tion!"
Senaverte, la kalmaro atakas per la tentaklo.
[[Vi elprenas la harpunon...]]...sed ĝuste kiam vi <<linkappend "estas ĵetonta">> (about to throw)<</linkappend>> ĝin, Perfido suben'flugas kaj prenas ĝin de via mano.
"Hej!" vi krias, sed vi ne povas daŭrigi paroli, ĉar la ŝlima tentaklo de Kalmarego estas al'kroĉ'ita al via buŝo.
Vi luktas kun la monstro, kaj fine sukcesas liber'igi vian buŝon, sed nur ĉar Kalmarego volvis la tentaklojn ĉirkaŭ vian korpon tiel, ke vi ne povu mov'iĝi.
"Ĉu tio verrre estas la fino? Perfidis min mia propra papago?"
[[Perfido rulas la okulojn.]]"Se vi eble nur iom atentus pri mi," diras Perfido. "Vi ĉiam parolas kaj parol'egas kaj parol'aĉas, kaj fajfas pri ĉiuj aliaj sur la ŝipo. Vi eĉ ne karesas min plu. Kiel mi povus vivi tiel?"
"Ho, mi havis neniun ideon..."
Kalmarego sible ridas. Kvankam vi estas kaptita de ĝi, vi dum'momente forgesis pri ĝia ĉe'esto.
"Ploru tiom, kiom vi volas, Barboruĝa, sed nun vi estas la mia!"
Perfido komencas for'flugi. Li nek aspektas feliĉa, nek trista.
[["Ne lasu min!"]]Sed la papago ignoras vin. Hezite, vi turniĝas por rigardi vian rivalon okul'-al-okule.
"Nu, kaj? Ĉu vi sufokos min? Manĝos min? Tiros min ĝis la fundo de la oceano?"
Kalmarego ridas eksplode. Kiom vi malamas tiun ridon!
"Ne ne, tute ne. Mi havas multe pli aĉan kaj //taŭgan// punon por vi. Mi estas tre sola kaj sol'eca en la maro, hav'ante neniun aŭskulti miajn ŝercojn. Sed nun, mi havas perfektan aŭskult'ant'aron!"
[["Ho ve..."]]Sed vi ne povas el'buŝ'igi viajn vortojn, ĉar Kolmarego jam kovris vian buŝon kaj komencis babili.
"Kian lingvon parolas la birdoj? La uz'bekan! Kiun landon musoj plej timas? Kataron! Kial "A" similas matracon? Ĉar ĝi estas la unua lit'er'o! Fakte, mi ne povas legi, do mi ne vere komprenas tiun lastan..."
Vi evidente havas mal'antaŭ vi longan, tedan vivon sur la Verda Maro. Se nur vi estus trakt'inta vian papagon pli bone!
[[FINO]]